Walter Christaller

Walter Christaller
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1893 (1893-04-21)
en Altensteig
Morto 9-an de marto 1969 (1969-03-09) (75-jaraĝa)
en Königstein im Taunus
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Munkena universitato
Universitato de Hajdelbergo
Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo - doktoreco (–1932) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patrino Helene Christaller (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo bibliotekisto
geografo
ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Walter CHRISTALLER (21a de aprilo, 1893 – 9a de marto, 1969), estis germana geografo kies ĉefa kontribuo al la fako estis lia Teorio de centraj lokoj,[1] unuafoje publikigita en 1933. Tiu elrompa teorio estis la fundamanto de la studo de urboj kiel sistemoj de urboj, pli ol kiel simplaj hierarkioj aŭ unuopaj entoj. Li dekomence interesiĝis pri la urba spaco kaj laboris pri la rolo de urboj kiel geografi-ekonomiaj unuoj, krom analizi la rilatojn inter urboj de la sama regiono.[2]

La teorio de centraj lokoj estas geografia teorio, kiu volas klarigi kvanton, grandecon kaj dislokigado de sidejoj en sideja strukturo. La teorio estis kreita en 1933 de Walter Christaller kun ekzemplo de ebenaĵa suda Germanio, por kio li sekvis teorion de Johann Heinrich von Thünen. Kun Hans Bobek (1903–1990) kaj Wolfgang Hartke (1908–1997), li estis enkondukanto de ekonomia kaj socia geografioj.

  1. Christaller, Walter (1933). Die zentralen Orte in Süddeutschland. Jena: Gustav Fischer. OCLC 3318206.
  2. Caves, R. W. (2004). Encyclopedia of the City. Routledge. p. 82.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy